Hejmpaĝo

Pri ni

Kantoj

Fotoj

Arĥivo

Ligoj

Esperanto ðóññêèé deutsch

Ni enestas en artista datenbazo!

Pri ni

Aspiro: Grigory, Olga kaj Sergej
Malfacilas diri, kiam naskiĝis la bando "Aspiro". Verŝajne kiam en aprilo 2005 Grigory GRIN, novbakita esperantisto, venis al Sergej ORLOVSKIJ, bardo kaj spertulo pri la barda movado, kun la ideo, ke tiu kantu bardajn kantojn ankaŭ en la internacia lingvo esperanto. Sergej (surprize) konsentis, sed nur kondiĉe, ke Grigory subtenos lin per gitarludo. Ambaŭ tiam eĉ imagi ne povis kiel ampleksa fariĝos la afero.

Do, Grigory serĉis kantojn, Sergej batalis kontraŭ esperanta elparolo kaj ambaŭ testis la novajn kantojn dum kantaj vesperoj de Sergej. Poste la "bardoj el Nurenbergo" ricevis inviton al la esperanto-tago ĉe la BUGA-2005 en julio, kiun samtempe partoprenis JoMo kaj Ralph Glomp. Post la BUGA (pli ĝuste - jam dum la preparado) al la duopo aliĝis Olga LITVINOVA, juna kantistino, kaj pliriĉigis ĝin per sia belega voĉo. De tiam la nova triopo eklaboris pri la nova programo "Kantoj el Rusio".

La programo estis unue prezentita en oktobro 2005 en Erlangen en kadro de la interkultura monato. La unuhora programo enhavis kaj rusajn bardajn kantojn (tradukitajn esperanten), kaj originalajn kantojn en esperanto el Rusio. Post la koncerto la tri muzikistoj, entuziasmigitaj per varmega akcepto de publiko, komencis fari pluajn planojn kaj elektis por si la novan nomon: "Aspiro". Tio povus esti „oficiala“ naskiĝo de la bando.


Aspiro: Olga LITVINOVA
Самая прекрасная из нас – Ольга. Она же - художественный руководитель. Поёт и слышит все, причём не только по нотам, но и в импровизации. Замечена как одержимый полиглот и поющая красивым голосом певица. Сдержана в быту и несравненна в пении. Владеет основами тэквон-до, неравнодушна к сладостям, замечена в своих привязанностях к домашним животным и компьютеру.

La plej bela el ni estas Olga. Ŝi estas la artdirektorino de Aspiro; kantas kaj aŭdas ĉion, laŭ notoj kaj imporvize. Ŝia voĉo estas belega. Olga baldaŭ fariĝos poligloto - ŝi jam parolas la rusan, la ukrainan kaj la germanan, plibonigas sian german kaj samtempe ŝi lernas la hispanan, la anglan kaj esperanton. Malindiferenta al dolĉaĵoj kaj hejmaj bestoj. Tenere rilatas kun sia komputilo.

Olga LITVINOVA, naskiĝis en 1979, en Germanio de 2004, ĉe Aspriro artdirektorino kaj kantistino.


Aspiro: Sergej ORLOVSKIJ
Самый умный из нас – Сергей. Он никогда не играет одно и то же, ноты для него не представляют никакой ценности, он играет только то, что слышит. А слышит он многое. Недавно закончил писать свою уже третью или пятую книгу о бардах, исполняет и сочиняет всё, что приходит в голову. Его образ жизни малопонятен, но доступен в ощущениях, создаваемых его игрой и пением. С высоты своего возраста он удивлён образованием группы «Aspiro» не меньше чем остальные её участники и члены их семей.

La plej saĝa el ni estas Sergej. Li neniam ludas la samon, la notoj signifas por li nenion, li ludas nur tion, kion li aŭdas. Sed li aŭdas multon. Antaŭ nelonge li finverkis sian trian (aŭ kvinan) libron pri la bardoj. Li verkas pri tio, kion venas la kapon. Lia vivo estas nekomprenebla sed li estas perceptebla per sia gitarludo kaj kantado. Da la alteco de sia aĝo li miregas pri la kreado de la bando "Aspiro" ne malpli ol aliaj ĝiaj membroj kaj iliaj familianoj.

Sergej ORLOVSKIJ, 1953, naskiĝis en Ukrainio, en Germanio de 2001, ĉe Aspiro ĉefgitaristo, kantisto kaj aŭtoro. Enestas en bards.ru.


Aspiro: Grigory GRIN
Самый организованный и стеснительный из нас – Григорий. Он играет даже по нотам, у него хорошая концертная гитара, к счастью он не поёт. Ранее был больше известен как программист и организатор сайта «ворота в Германию». Недавно стал отцом, поэтому безжалостно пропускает репетиции и отделывается звонками и электронными письмами.

La plej organizita kaj timida el ni - Grigory. Li eĉ ludas laŭ notoj, havas bonan koncertan gitaron sed, feliĉe, li ne kantas. Frue li estis pli konata kiel programisto kaj kreinto de la retejo "Pordego al Germanio". Antaŭ nelonge li fariĝis patro, kaj nun li insolente mistrafas provludojn kaj provas anstataŭigi ilin per telefono kaj retmesaĝoj.

Grigory GRIN, 1974, naskiĝis en Rusio, en Germanio de 1998, ĉe Aspiro organizanto kaj gitaristo.



La nomo "Aspiro" havas laŭ ni multajn interesajn asociojn:

aspiro - стремление
aspiri - стремиться (к идеалам, целям), желать
aspiri - в фонетике: производить придыхание
aspiranto - стремящийся; претендент, аспирант ;-)
aspirino - аспирин ;)
sopiri - тосковать, томиться
spiri - дышать
spirito - дух
spiriteco - духовность
spiritismo - спиритизм
spite - вопреки
spitema - упрямый
sprita - остроумный
spriti - острить
suspiri - вздохнуть
inspiro - вдохновение