|
|
Kantoj el Rusio sonas en Germanio
Esperanto sukcese povas servi por kultura interŝanĝo – tion
konfirmis la koncerto de la rusa triopo "Aspiro" en esperanta klubo
Erlagen enkadre de la interkultura monato en tiu germana urbo je la 5-a de oktobro.
Naskiĝinta en aŭgusto 2005, la grupo konsistas el eks-sovetianoj,
loĝantaj en Nurnbergo: Sergej Orlovskij – bardo, aŭtoro, gitaristo,
esploristo de barda movado, Olga Litvinova – juna kantistino kaj
Grigory Grin – amatora gitaristo kaj fervora esperantisto. En aprilo
2005 Sergej kaj Grigory komencis la unuajn provojn kanti en esperanto,
en julio ili prezentis esperantan muzikan programon dum la BUGA (Federacia Ĝardenekspozicio) en Munkeno. Poste aperis Olga kaj
pliriĉigis la duopon per ŝia belega voĉo. Dum aŭgusto kaj septembro la
nova triopo kunlaboris pri la programo “Kantoj el Rusio”, kiu estis nun
prezentita al esperantistoj el Erlangen. La nomon "Aspiro" la triopo prenis post la koncerto.
La unuhora programo enhavis kaj rusajn bardajn kantojn (tradukitajn
esperanten), kaj originalajn kantojn en esperanto el Rusio. En la barda
bloko temis pri Bulat OKUĜAVA („Preĝo“), Jurij VIZBOR („Mia amatin”)
kaj Oleg MITJAEV (“Bonegas kiel...”). Grigory iom rakontis pri la rusa
barda movado, ankaŭ sciigis pri la morto de Vladimir LANCBERG, kiu
loĝis lastajn jarojn en Nurnbergo. Originalaj kantoj estis plejparte de
Mikaelo BRONŜTEJN, ankaŭ de Ĵomart kaj Nataŝa (kaj iliaj komunaj kantoj
el la KDo “Amu min”) kaj Ekvinokso (“Urbo sur Neva”). Tre entuziamigis
la publikon internacia kanto “La lama reĝo” de Aleksander DULOV (Aleksander DULOV partoprenos la bardan festivalon de Viktor ŜNEJDER en Munkeno fine de
oktobro
kaj poste koncertos en Nurnbergo je la 2-a de novembro)..
La publiko, konsistinta el la erlangenaj kaj nurnbergaj esperantistoj
kaj kelkaj novaj interesantoj, bonege akceptis la prezenton. Bernhard
Mauer, la organizinto de la vespero:
“... ĉiuj partoprenantoj estis entuziasmigita pro la bela voĉo de Olga. Pro tio la grupo ankaŭ ricevis grandan aplaŭdon.“
Ankaŭ bonega gitarakompano de Sergej estas laŭdinda.
La laboro pli daŭras. Nun la triopo preparas sin por la Zamenhofa festo
en Munkeno je la 10-a de decembro, kie esperantistoj el Bavario
kunvenos por komune festi la naskiĝtagon de Zamenhof kaj proksimiĝontan
Kristnaskon. La triopo esperas partopreni ankaŭ aliajn esperantajn
aranĝojn.
Kaj Sergej, kaj Olga komencis lerni Esperanton speciale por kanti en
esperanto, plilarĝigi propran horizonton kaj porti la belajn rusajn
kantojn al internacia publiko. Ambaŭ bezonas subtenon flanke de
esperantistoj por ke ilia intereso al internacia lingvo ne subsidu.
Bona novaĵo por esperantistoj el Nurnberg, Erlangen kaj ĉirkaŭaĵo: en
januaro 2006 turneos en Germanio Mikaelo BRONŜTEJN. Je la 13-a de
januaro li koncertos en Nurnbergo. La koncerton organizas
esperanto-klubo Nurnberg kaj barda klubo “Sunfloro”.
Sergej, Olga kaj Grigory dankas ĉiujn rusiajn esperantistojn, kiuj
helpis kaj subtenis ilin dum la tuta preparado: Mikaelo BRONŜTEJN,
Ĵomart AMZEEV, Nataŝa GERLAĤ, Jefim ZAJDMAN, Miĥail POVORIN, Andrej
GRIGORJEVSKIJ, Andrej OBREZKOV, Svetlana SMETANINA, Mikaelo LINECKIJ,
Valentin MELNIKOV kaj aliaj.
Nürnberg, 05.10.2005
Aspiro, aspiro@vorota.de, +49-911-2746335; Dizajno: Andrej Struĵ
|
|