Februaro. Tridek du gradoj
transfenestre. Minus tridek du. La rusiaj frostegoj tamen decidis ankaŭ min iom
“kareseti”, kaj hodiaŭ tage la orelpintoj efektive suferis pro manko de vintra
felĉapo. Ho, mi ja esperis eviti plej ardajn frostojn, pretervivi ilin en pli
varma foro – ve, ne okazis! Kion fari, kiel varmigi sin? – Nur plonĝinte en la
rememorojn, en la tagojn de la germania turneo. Tute antaŭnelonge ĝi estis finita,
do la rememoroj freŝas kaj varmas.
Jam kutimaj por mi estas vintraj
turneoj, kiujn mi, ĝis nun havanta konstantan oficon, faras je konto de mia
feritempo. Ankaŭ ĉi jare mi uzis monatan feritempon kaj amikan inviton de
kelkaj lokaj Esperanto-grupoj por turneo en Germanio (plus Antverpeno, Belgio).
Ĉe komparo kun la antaŭaj rondvojaĝoj tuj okulfrape montriĝas vera ferieco de
tiu lasta. Imagu – po du, eĉ po tri tagoj en ĉiu urbo – neniam antaŭe okazis al
mi tiaspeca luksaĵo!
Por ne ripeti aron da laŭmerite
laŭdaj vortoj, jam diritaj pri la Internacia Festivalo (IF - jam la 22-a!) en
Trier, mi diru nur tri frazojn prie. Unue, do, ke ĝuste dum la IF mi trovis multajn
bonajn geamikojn kaj multajn programerojn, speciale interesajn por mi. Due, ke
ankaŭ la eta grupo de tiĥvinanoj – Vera Vlasova, gvidanto de la ensemblo
“Espero”, Saŝa Kurma, knabino spertega pri ĵudo-lukto, kaj mi – ne malaktivis
dum la IF. Do estis varme akceptitaj kaj la kantoj de Vera, kaj miaj prelegoj,
kaj demonstraj porinfanaj ĵudo-bataloj de Saŝa.
Kaj nun - ek al la vojo!
Antverpeno, 04-06 de januaro
Malnova kanto de Claude Piron enstampis
la vortojn “pluva Antverpeno” en mian memoron. Evidente mi estas pli bonŝanca
ol li. Sunplena, admirinde, feste bela urbo akceptas min tute bonvole en preĝejoj
kaj kasteloj, butikoj kaj kafejetoj. Certe, Rubens – la sankonfirme grasetaj
korpoj de liaj belulinoj tentas ankaŭ miajn okulojn. Certe, la forhakita mano
de la kolera giganto. Iam tiu giganto baradis la ŝipeniron en la havenon per
sia mano, do ĝi estis forhakita (legenda glorago de iu heroa junulo) kaj ĵetita
en la maron. Nun la ŝtona manego estas kuŝanta en unu el la centraj placoj; kaj
manetoj ĉokoladaj – nigraj kaj blankaj - estas suveniro, ŝatata de turistoj.
Du memorindaj rememorplenaj vesperoj okazis
en Antverpeno. Dum la unua mi ravite aŭskultis. Ĉe ioma konsumado de rusa vodko
sonis la rememoroj de TEJO-veteranoj, la organizintoj de la unuaj IS-oj. Mi
vidis la rolulojn junaj kaj belaj en la fotoj kelkdekjaraĝaj, mi enviis ilian
vivon, trovante aron da interesaj, memorfiksindaj detaloj. Dum la dua estis mi,
kiu rakontis al ĉ. kvardek anoj de Antverpena klubo “Verda Stelo” pri SEJM
40-jara. Mi rimarkis kun plezuro, ke ankaŭ nialandaj eventoj iamaj tuŝas
animojn de la ĉeestantoj. Dum la sama vespero mi konatiĝis kun Cristian
Declerk, la aŭtoro de la renoma romano “Tarokoj kaj epokoj”. Normala homo,
interesa kunparolanto.
Krefeld-Duisburg, 07-08 de januaro
Fru-frumatene ni startas reen, Germanien,
por ĝustatempe enaviigi kanadan esperantiston Yves – post la IF kaj
antverpenumado li forflugas hejmen al Otavo. Sed ni (mi kaj la ĝip-mastrino
Yte) tuj akcelas la aŭton al Krefeld,
kie post horeto okazas animŝira, kortuŝa brakumado. Ĉar loĝas en tiu urbeto
bonaj amikoj, iamaj aktivuloj de SEJM Roza kaj Valdemar Ebel. Do jes, nun la
duontaga programo – rememoroj, fotoj antaŭkvardekjaraj, konvenaj temoj por
babili, kanti ktp. Poste, jam ĉiuj kune – al najbara urbo Duisburg. Tie, en
iama bunkro - nuna komforta loĝejo de familio Sozuer – amasiĝas por diboĉeti jam
granda kaj absolute ĉarma kompanio: la gemastroj, du iliaj denaskulinoj,
–kvinjara Melani’ kaj sepjara Alina, nia kvinopo, veninta el Krefeld, kaj laste
- preskaŭ perdiĝintaj dagestananoj, Elmira kaj Aĥman. Tiuj venis post sukcesaj
koncertoj en Francio.
Aparte pri la knabinetoj, ĉar amindaj.
Antaŭ du jaroj la fabelo, verkita de Alina, (tiam kvinjara!) gajnis la unuan
lokon en la internacia konkurso de infanaj (ne porinfanaj, sed ĝuste – infanaj)
fabeloj. Tio jam estas io, ĉu ne? Melani’ dume ne atingis tioman gloron, sed
samkiel la franjo ludemas kaj kantemas, do ni triope eĉ sukcesas pretigi la
kanton de krokodilo Geĉjo por la morgaŭa koncerto.
Morgaŭ la koncerta salono (tre impona
akustike kaj teknike!) kunvenigas dank’ al antaŭa reklamo ĉirkaŭ kvindek
spektantojn. Ne nur esperantistojn, do nia mastro Lars tradukas. Dum iom pli ol
du horoj ni kun evidenta sukceso distras la publikon. Aĥman rakontas pri
Dagestano, Elmira kantas bele (ja – profesia kantistino!), ankaŭ mi kun la
etulinoj akaparas aplaŭdegon. Aĥ, jen bedaŭrinda miso – mi forgesis anonci, ke
pri la fama krokodilo ni kantas por Volodja Ebel, kiu festas 55-jaran
naskiĝtagon! Tamen, Volodja, – gratulojn kaj kisojn por vi!
Mi nenion diris pri Duisburg. Do –
industria urbo.
Munkeno, 09-12 de januaro
La 9-a estas perdita tago. Ĉar de la
mateno ĝis la vespero la triopo (Elmira, Aĥman kaj mi) entrajnas, kvarfoje ŝanĝante trajnojn, eĉ
unufoje mistrafas! Tamen – transfenestre daŭras pitoreskaj bordoj de Rejno,
vitkovritaj montetoj, pompaj kasteloj, do ni ne enuas. Ĉirkaŭ la noktomezo ni
finfine atingas komfortan domon de nia gastiganto Karl, bongustegan bavaran
bieron kaj varmajn molajn litojn. Bonan
nokton!
Matene – en la urbegon, ĉar vokas
sunpleno kaj frosteto. Arego da munkenanoj, farniente promenanta en tiuj
stratoj kaj placoj antikve pitoreskaj, varmigas sin per “glühwein” – varmigita
ruĝa vino kun cinamo. Karl invitas nin varmiĝi en “Hofbrauhaus” – la fama
giganta bierejo. Ĉi tie antaŭ ok jardekoj Hitler umadis ĝis la stato de
“bierpuĉo”. Ĉi tie sur specialaj bretoj staras personaj litraj kruĉoj por
fidelaj klientoj. Ĉi tie tuttage sonas viva gaja bavara muziko far orkestreto
tre impona (tri blovmuzikiloj plus akordeono), kaj knabinjo, dekoltita super
trankvileco de Aĥman, promenas inter la tablovicoj, proponante kringojn. Ĉi tie
nun sidas ĉebiere-ĉemanĝe la reprezentantoj de laka popolo kun certa ulo el
Tiĥvin. Areto da rusaj turistoj, enirinta la bierejegon nur por foti, haltas
ĝuste apud nia tablo kaj avide observas nin.
Vespere – renkontiĝo kun eta grupo de
esperantistoj pli-malpli junaj. Mi diru -
provkantado.
Same suna estas la sekvanta mateno. Karl
veturigas nin al Alpoj. Eluzita karbominejo Peisenberg, kie nun estas muzeo -
speciale por mi, iama ministo. Sed ankaŭ Elmira kun Aĥman ricevas kaskojn kaj
aktive filmas. Ekde la mineja mallumo – ĝis la montopinto kun belega alpa
vidindaĵo, kaj poste – en la intermonta fabela vilaĝo Oberammergau, kie
pentraĵoj ornamas la murojn, de ĉiu domo. Lastaj sunradioj adiaŭas nin de post
neĝkovritaj rokoj, kaj ĉapeloj, prove surkapigitaj, aspektigas nin preskaŭ
bavare. Bona tago!
La 12-a estas koncerta tago. Denove
ĉirkaŭ kvindekpersona publiko, sed pli
komplika, ĉar trispeca. Pli ol deko da esperantistoj plus eksteresperantaj
bavaroj plus rusoj, kiuj ne komprenas esperanton, nek bone la germanan. Ni
kantas por kontentigi ĉiujn – do esperante, ruse, lake, kumuke, ukraine eĉ
kartvele, , pole kaj jide. La publiko kontentas kaj malavaras pri aplaŭdoj.
Post la koncerto en la stacidoma
restoracio okazas adiaŭa bierumado. Ekde ĉi tie la laka popolo iros sian vojon,
sed mi – la mian.
Nurenbergo, 13-15 de januaro
Hasta tago. Pertrajna alveno posttagmeze al la eksjekaterinburga
juna familio Grin – tre simpatia. Duŝo, manĝo. Nelonga provkantado kun Olga -
solistino de la grupo “Aspiro” kaj – al la koncerto. Malgraŭ miaj timetoj ĉio
pasas bone ĉe 40-persona publiko. La koncertej-mastro ofertas ĉampanon. Mi
konatiĝas kun la tria “Aspiro”-ano, Sergej Orlovskij.
Sekvamatene – kun Nataŝa kaj Grigori
Grin, ankaŭ kun ilia dumonata Viktor – en la muzeon de nazipartiaj kongresoj.
Efektive, ĉiuj diktatoroj manias pri gigantaj objektoj. Hitler ne estis
escepto. Do – kolosa betonita placego
por paradoj de militveturiloj, ne malpli kolosa kolizeforma kunvenejo k.s. –
ĉio restis mirakle netuŝita de la bomboj en 1945. En unu alo de la “Kolizeo”
situas la muzeo, eble la plej morna post “Jad-Vaŝem”, sed certe vizitenda. Ĉar
enestas tie la tuto de la nazia historio ekde 1933 ĝis la fino de mondfama
Nurenberga proceso.
Vespere min atendas surprize sukcesa kaj
interesega unuavice por mi renkontiĝo kun la Nurenberga rusa junulara teatro.
La temo iĝas klara nur horon antaŭ la
kunveno :”Integriĝi en fremda socio”. Do - kelkafejeto, pli ol dudek geaktoroj
en la aĝo de 20 ĝis 30, ilia gvidanto miaaĝa, kaj mi, kiu devas “varmigi” ilin
antaŭ la ĉeftema diskutado. Kaptinte la temon, mi devas momente refari la
planitan programon – mi recitas miajn ruslingvajn poemojn, kantas ruslingvajn
kantojn sed ĉe prezentado de Puŝkin- kaj Brodskij-tradukoj iom aludas pri
Esperanto. Akurate post 40 minutoj, oferitaj al mi, la prezentado estas finita.
Sed sekvas demandoj, unu horo da demandoj, plejparte pri Esperanto kaj apoteoze
– petoj pri lernoebleco – tio do restu por
Grigori Grin. Kaj jam post tio ekas la ĉeftemo - ĝis la noktomezo mi
aŭdas animtuŝajn historiojn pri la junularaj spertoj elvivi en la fremda socio.
La tria tago. Promenado en la antikva
urbo. Tagmanĝo kun deko da esperantistoj – fakte, spertointerŝanĝo pri
instruado kaj pri vigligo de la kluba vivo. Kaj fintage – kelkhora admirinda
kantadkonatiĝo kun “Aspiro”. Grigori – manaĝero, organizanto. Olga – belega kaj
instruita voĉo. Sergej – bardo kaj animiganto.Li meritus apartan longan
rakonton, almenaŭ pro la fanatika adoro de barda kanto kiel ĝenro kaj pro la
verkita libro “Historio de bardoj en la mondo ekde Orfeo ĝis la fino de la 20-a
jc.”. Tamen – estus tro longa la rakonto…
Berlino, 16-17 de januaro
Mi ne kapablas dormi side. Do la nokta
trajnvojaĝo de Nurenbergo al Berlino estis laciga. Tamen je la kvina matene
kompatinda Peter, mia gastiganto, renkontas min ĉe la kajo de Berliner Zoo. Do
mi almenaŭ povas iom dormeti, sed li devas eklabori dematene. Mi kompatas.
Vespere – koncerto por berlina
esperantistaro. Trideko da venintoj estas la kvanto mirinda eĉ por la
organizantoj. Por mi ili estas la plej komforta publiko, ĉar mankas
neparolantoj kaj komencantoj. Eblas paroli ne simpligante la lingvaĵon. Eĉ
ges-roj Blanke venis – jen ili sidas en la dua vico. De alia flanko tia publiko
kapablas fari sufiĉe malkomfortajn demandojn, kaj efektive mi ricevas tiujn,
ekz.: “Kial esperantistaj organizaĵoj en Rusio ĉiam malamikas inter si – ekde
Postnikov-tempo ĝis nun?” aŭ “Kial en REU oficiale membras 200 personoj, sed
“La Ondo” havas 500 abonantojn?”, aŭ “Ĉu ekzistas en nuna Rusio E-organizo,
komparebla kun SEJM?”. Ktp. Mi ŝatus havi apude almenaŭ REU-prezidanton kiel
respondulon, sed mi staras sola tie ĉi, do devas iel elturniĝi. Jam dum la
postkoncerta bierumo Detlev Blanke diras : “ Bone, ke vi ne nuligas la rolon de
Isajev. Ja li laboris, agis…”
La sekvanta tago – promena. Kun ĉarma
juna krimeanino Irina mi promenas en la suna Berlino - de la fama televidturo ĝis la travidebla kupolo de la
rekonstruita Reichstag, kie spektindas panoramo de la tuta urbo. De la
strangaspekta monumento por la viktimoj de Holokaŭsto ĝis la fama Check Point
Charlie, kie en 1961 kontraŭstaris sovetaj kaj usonaj tankoj, atendante ekon de
nova mondmilito. Ne okazis, feliĉe…
Vespere Peter, entuziasmiĝinta pro mia
hieraŭa “Kanto de leganto”, proponas esplori lian “bibliotekon”. Ni komencas la
legadon de ekzotika tekilo-libro kaj finas per iom pli riĉenhava irlanda
“Jameson”. Peter estas denaska esperantisto, partopreninta sian unuan IIK-on en
1951. Do ni havas multon por pribabili dum legado ĝispostmeznokta.
Drezdeno, 18-20 de januaro
La ĉefstacidomon de Drezdeno, grave
detruitan de la antaŭkvarjara inundo, mi atingas je la kvara posttagmeze. Do la
tempo permesas nur rigardeti la urbon el la fenestro de la aŭto dum mia
gastiganto Benito veturigas min al sia hejmo.
Ekde la sekvanta mateno mi laboras en la
gimnazio Bertold Brecht, kie Benito estas instruisto franclingva. Mi havas du
horojn en diversaĝaj klasoj de Benito plus koncerton por gimnazianoj tuj post
la dekdua. Ĉio ĉi ĝuindas kaj pasas glate. La infanoj en ambaŭ klasoj atente
aŭskultas, multe kaj sincere demandas. Por la koncerto mi ricevas plenplenan
aŭlon (eble pli ol cent kvindek geknaboj) kaj eksrusian knabineton kiel
tradukiston. Ĉar ĉiuj ĉeestantoj estas eksrusianoj aŭ elektis lerni la rusan,
mi parolas ruslingve, sed la tradukisto ne malutilas, certe. Mi penas regi la
aŭditorion, sed, honestadire, rimarkas, ke ne ĉiuj infanoj atentas min. Nur
poste tri instruistinoj de la rusa venas al mi kun dankoj kaj pardonpetoj,
klarigante, ke la infanoj venis la aŭlon sen tagmanĝi. Kompatindaj infanoj!
Ekskurseto en la urbo tamen okazas
posttagmeze. Ankaŭ agrabla vespermanĝo en nevasta esperantista rondo. Kio
restas por morgaŭ? – Nur aĉetado de provizaĵoj por longa revena vojo.
Landlimo inter Pollando kaj Belorusio, 21 de januaro
Bonas la signo – foriri dum pluvo. La
pluveto, akompaninta min dum la enbusiĝo en Drezdeno, dumvoje fariĝas pluvego,
sed poste – neĝego. Oftaj vojakcidentoj, kaŭzitaj de tiu naturkataklismo,
reduktas la rapidecon de nia buso ĝis dek km/hore. Do mi havas la tempon
sufiĉan por pripensi la ĵus finitan turneon.
Unue – la homoj. Mi parolis pri diversaj
aferoj, iel-tiel ligante ĉion kun Esperanto, sume al pli ol 350 personoj, inter
kiuj nur kvarono estas esperantistoj. El-inter la lastaj mi trovis bonajn
amikojn – iamajn kaj novajn, afablajn kaj zorgemajn gastigantojn, lertajn kaj
interesajn ĉiĉeronojn. Nepre mi devas diri plej koran dankon al Hans-Dieter
(HDP), kiu estis inspiranto kaj ĉeforganizanto de mia turneo, al Kristin, al
Gunnar, al la familioj Humet, Ebel, Sozuer, Breuninger, Grin, Kuehnel, al Olga,
Sergej, Johano, Irina, Benito, Umberto, ankaŭ al miaj kunkoncertintoj – Elmira
Kurbanova kaj Abduraĥman Junusov.
Due – la impresoj. Abundas tiuj en mia
vojaĝa taglibro – ja mi estas vizitinta ĉirkaŭ dekon da lokoj novaj por mi. La
plej impresigaj eventoj jen kaj jen estas malnete versigitaj. Eble mi garnu per
unu-du poemetoj la raporton por REGo. Pliajn poemetojn (kiam finpolurotos)
ricevu ĉe deziro la ŝatata de mi redaktoro de “SkK”. La cetero eventuale taŭgos
por ontaj rememoroj de la emeritulo.
…Mi elreviĝas. La buso haltas ĉe la pola doganejo. La ŝoforo anoncas per busa
radio: “Gesinjoroj! Ne preterlasu la lastan okazon uzi komfortan kaj senpagan
necesejon. Poste ni eniros la teritorion de nia patrujo.” Bona konsilo – la
pasaĝeroj iom tumulte forlasas la buson.
Mikaelo BRONŜTEJN, Februaro 2006
Unue aperis en: REGo