Turneo de Mikaelo Bronŝtejn en Germanio
Plensukcese pasis en Germanio la turneo de konata poeto, verkisto,
tradukisto kaj bardo el Rusio - Mikaelo Bronŝtejn ("Bruna Ŝtono").
Post partopreno en Internacia Festivalo (IF) en Trier li vizitis ankaŭ
Antverpen (en Belgio), Duisburg, Munkenon, Nurenbergon, Berlinon kaj
Dresden. En Duisburg kaj Munkeno li koncertis kune kun Abduraĥman
Junusov kaj Elmira Kurbanova el Dagestano (Rusio).
Ĉi tie nur pri eventoj en Nurenbergo.
La ĉefa, longe antaŭe planita, koncerto okazis vendrede, la 13-an de
januaro 2006. Venis 35 homoj - tre diversa publiko. Ĉeestis
esperantistoj el Nurenbergo kaj apudaj Erlangen kaj Forchheim; ŝatantoj
de bardaj kantoj (eks-sovetianoj) - en Nurenbergo agadas eĉ
klubo de bardaj kantoj "Sunfloro"; kaj kelkaj germanoj-neesperantistoj
- interalie dungitoj de la lingvolernejo AFI, kiu senpage provizis la
koncertejon. Malfacila tasko por Mikaelo, kiun li tamen bone solvis,
ŝaltante de la rusa al esperanto kaj reen. Aŭskultantoj aŭdis
kantojn en esperanto, tradukojn de Mikaelo el la rusa kaj povis kompari
ilin kun la originalo, kaj ankaŭ eksciis multajn interesaĝojn pri
esperanto kaj historio de esperanto-movado en Rusio. En kelkaj kantoj
helpis al Mikaelo Olga Litvinova - juna kantistino el la triopo
"Aspiro" el Nurenbergo, kiu kantas en la internacio lingvo de 2005.
Spite tre malmultan tempon, disponeblan por provludoj - ne pli ol 2
horoj antaŭ la koncerto - Mikaelo kaj Olga rapide trovis komunan
lingvon kaj povis ĝuigi la publikon.
Sabate, la 14-an de januaro, Mikaelo estis invitita al kunveno de la
junulara rusa teatro el Nurenbergo. La teatro komencas laboron pri la
nova teatraĵo, kie temas pri "fremdulo, fremdulo kaj socio, integrado,
toleremo, ktp." La studentoj volis paroli kun Mikaelo pri tiuj temoj,
sed ne nur. Mikaelo konstruis sian prelegon tiel, ke li nur flanke
menciis esperanton - li rakontis pri poezio, pri si mem, voĉlegis
siajn (ruslingvajn) versaĵojn, iomete kantis. Tamen la demandoj de la
publiko post la prelego estis preskaŭ ĉiuj priesperantaj. Tiel okazis
neatendita informverspero pri esperanto por 20 homoj.
En la dua parto de vespero la gejunuloj interŝanĝis opiniojn kaj
siajn proprajn spertojn pri la temo. Mi kredas, ke ankaŭ por Mikaelo
tio estis ege interese, ĉar li ricevis dum du horoj la esencon de la
sinsento de rusaj enmigrintoj en Germanio. Se li intencus verki romanon
pri la temo, estus valorega materialo.
Dimanĉe, la 15-an de januaro okazis du renkontiĝoj en pli malvasta
rondo: la unua kun la lokaj esperantistoj en restoracio "Alex", kiun
vizitis deko da esperantistoj. Kaj la dua - kun la triopo "Aspiro".
"Aspiro" de 2005 kantas en la internacia lingvo esperanto. Gravan
parton de ĝia repertuaro konsistigas kantoj de Mikaelo Bronŝtejn.
Tial la okazo renkontiĝi kun la aŭxtoro mem, montri al li siajn
eksperimentojn kaj aŭskulti kritikon estis gravega kaj unika. Dum la
longa vespero estis kaj disputoj, kaj komuna muzikumado, kaj teumado.
Rememoriĝis multaj bonegaj kantoj - kaj en esperanto, kaj en la rusa.
Antaŭ la forveturo al Berlino Mikaelo donacis al "Aspir"'antoj sian
talismanon - lignan urson kun gitaro - pri kio ili fieras.
Nurenbergaj esperantistoj (kaj ne nur) elkore dankas Mikaelon Bronŝtejn kaj invitas lin viziti Nurenbergon denove!
Sur la foto: Mikaelo Bronŝtejn kaj Olga Litvinova dum la koncerto la 13-an de januaro 2006.
Vi rajtas uzi supran tekston por re-publikado kondiĉe ke vi
informos la aŭtoron kaj donos ligon al la fonto - retejo de "Aspiro".