Hejmpaĝo

Pri ni

Kantoj

Fotoj

Arĥivo

Ligoj

Esperanto ðóññêèé deutsch

Ni enestas en artista datenbazo!

Mikaelo BRONŜTEJN

Vendrede, la 13-an de januaro 2006, 19:00, en Nurnbergo,
en la lingvolernejo AFI (Allersbergerstr. 56)

по-русски - Flugfolieto (A4)

Mikaelo Bronsxtejn
Verkisto, poeto, tradukisto, aŭtoro de multaj kantoj, bardo, ĵurnalisto, inĝeniero – ĉio ĉi estas Mikaelo Bronŝtejn, legendo de Esperantujo, ankaŭ konata sub la pseŭdonimoBruna Ŝtono“. Li esperantistiĝis en 1962 kiel lernejano kaj fariĝis aktiva membro (poste ankaŭ kungvidanto) de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado). Liaj kantoj disvastiĝis en la tuta Sovetunio. Por la esperantistoj de la tuta mondo Mikaelo Bronŝtejn estas bone konata kiel bardo, poeto kaj verkisto, laŭreato de prestiĝa literatura premio „Antoni Grabowski“ (2003). Dum la lastaj 10 jaroj en Rusio kaj en eksterlando aperis pli ol 20 liaj libroj, inter ili originalaj romanoj kaj poemaroj, kaj ankaŭ liaj tradukoj el Puŝkin („Poltava“, „Grafo Nulin“ ktp.), Iosif Brodskij („En la ĉambro kaj duono“, poemoj), Arkadij kaj Boris Strugackij („Pikniko ĉe vojrando“, „Lundo ekas sabate“, ktp.) Haveblas kompaktdiskoj kaj sonkasedoj kun kantoj de Bronŝtejn.
Mikaelo Bronŝtejn naskiĝis en 1949, en Ukrainio, studis en Rusio. La studoj havis du diversajn direktojn: elektro kaj ĵurnalista metio. En 1972 li finis siajn studojn kaj diplomiĝis pri ambaŭ. Tamen li estis aktive kunlaboranta en gazetaro nur en junaĝo, do la ĵurnalista diplomo restis preskaŭ neuzita. Kiel inĝeniero pri elektro li laboris en diversaj postenoj en la urbo Tiĥvin, apud Sankt-Peterburgo (Leningrado), ankaŭ en la urbo Vorkuta, trans Polusa Cirklo. Ekde 1990, reveninte al Tiĥvin, havis oficon kiel dungita direktoro de plastvara uzino, poste kaj ĝis nun - la saman postenon en la firmao, konstruanta lignajn vilaojn.

La koncerto estos dulingva: vi aŭdos kaj Esperanton kaj la rusan.
Mikaelo Bronŝtejn prezentos siajn kantojn kaj poemojn.

En nokto makabra, sur ŝvita kusen’
Nestiĝis eterne mordanta inkubo.
Ne gajas mi kun, sed ne povas mi sen
Kreskantaj interne radikoj de l’dubo.


Kontaktoj:

Tel.: 0911-530-3943, 0172-8866-1540 (Inna)
Retpoŝto: esperanto@vorota.de
TTT: http://aspiro.vorota.de

La koncerto estas organizata kune de la klubo de bardaj kantoj "Sunfloro" kaj de la  esperanto-klubo de Nurnbergo.