06 majo 2006: Aperis kelkaj kantoj de Aspiro en MP3-formato. Plezuran aŭskultadon!
14 aprilo 2006: "Aspiro" koncertis dum PSI en St.Andreasberg. La 15-an de aprilo, sabate, Aspriantoj prelegis pri "Bardoj de la mondo". Temis pri esploroj de Sergej ORLOVSKIJ, sonis barda muziko.
01.04.2006: "Aspiro" koncertis en la komuna esperanta semajnfino de BELO kaj BAVELO en Neu-Ulm.
30.03.2006: Intervujo kun Grigory GRIN aperis en la unua kajero de "Komencanto".
27.02.2006: Januaro en Germanio - vojaĝnotoj de Mikaelo BRONŜTEJN. Aperas ĉi tie kun afabla permeso de aŭtoro.
13.01.2006: Okazis koncerto de Mikaelo BRONŜTEJN en Nurnbergo. Ĉeestis 35 personoj - esperantistoj kaj neesperantistoj. Jen la fotoj.
Decembro 2005: Artikolo pri Aspiro aperis en Magdeburga Folio.
10.12.2005: Triopo "Aspiro" partoprenis la Zamenhoffeston en Munkeno en EineWeltHaus. Fotoj
01.12.2005: Du artikoloj pri ni aperos en la decembra kajero de Esperanto-aktuell, gazeto de la Germana Esperanto-Asocio.
05.11.2005: Fotoj de la Arta E-Festivalo Velura Sezono-2005.21.10.2005: Olga Litvinova prelegis pri esperanto en la lingolernejo en Nurnbergo.
05.10.2005: Ni koncertis en la esperanto-klubo Erlangen kadre de la interkultura monato.